Soneto pri memorblokado
mi havas memorajn blokadojn 
kaj tion mi kaŝi ne volas 
ĉeokaze mi ofte solas 
mi forgesas nomojn kaj gradojn 

ekzemple mi tute forgesis 
kiu l' plej bone himnon kantas 
ĉu vi scias? eble mi hantas 
kantu kune - mi jam min stresis 

jam hieraŭa ministrino 
devas nun bedaŭron esprimi 
ŝi estas damo kun rutino 

"kredo liberigas" - laboro 
certe ne - oni devas timi 
pro tiu iama hororo 
Zuriko, la 24an de junio 2006