Soneto pri hipokritantoj
nomiĝas politika klaso 
tiu grupo - sociologo 
klarigas por politologo  
kion pripensi pri amaso 

eble li estas profesoro 
povas esti ke mi redaktis 
lian disertacion - traktis 
mi la aferon kun humoro 

tiuj kiujn ili nun mokas 
iam pagos por tio forte 
sed ili nun neniun vokas 

antaŭ ol ili vin pendigos 
imitu preĝon antaŭmorte 
hipokriteco vin punigos  

Zuriko, la 30an de junio 2006