Soneto pri iu kun duboj
"montru al mi fidela vergo" 
tiel komenciĝis balado 
sed ne estis simpla manĝado 
ĉar lito estis antaŭ mergo 

sur lito sidis maljunulo 
fiera pro sia aĝeco 
ankaŭ nekredebla sperteco 
por li jam ne agas postulo 

li ne kredis pri iu fino 
inverse pensis pri komenco 
sen devigo kaj sen rutino 

li dubis pri kelkaj aferoj 
ĉu kaŭzo aŭ ĉu konsekvenco 
agas je liaj aĝaj sferoj 
Zuriko, la 6an de junio 2006