Soneto pri bananmanĝego
en tramo sidis "herodbaba" 
komencis manĝegi bananojn 
kredu ne temas pri ĉikanoj 
sed pri tiu metodo raba 

al Bastiono de Silento 
mi venis legante gazetojn 
montrantajn de Zarkavi tretojn 
je lia danĝera momento 

ĉiuj herbejoj jam falĉitaj 
kaj odoras per freŝa fojno 
futballudantoj preparitaj 

du elbatis kojnon per kojno
korajn gratulojn por germanoj 
kaj ankaŭ por ekvadoranoj 
Bastiono de Silento, la 9an de junio 2006