Soneto pri erarripeto
travivaĵoj estas hontindaj 
post jaroj prenante rilatojn 
ni vidas makulitajn datojn 
konstate ke ni estis blindaj 

ago kontraŭ patrina volo 
sen spuroj pri propra ekzisto 
ĝis ŝia morto laŭ sadisto 
idoj pensas pri l' sama rolo 

oni povas sin senkulpigi 
je ofendo al instruisto 
sed oni ne devas punigi 

estas aferoj eĉ pli gravaj 
ekzemple insultaj insistoj 
por konsciencoj eĉ por pravaj 
Bastiono de Silento, la 1an de julio 2006