Soneto pri hurlanta nokto
Italio venkis Francion 
la spektaklo varmigis nervojn 
amasaĉo fortigis vervojn 
montrante brutalemocion 

sovaĝuloj hurlas kaj krias 
aŭtoj hupas kaj patriotoj 
fariĝas plenaj idiotoj 
eĉ tiu proverbo ebrias 

denove okazas eksplodo 
kaj intensiviĝas hurlado 
ĉu venas por mi akomodo? 

kaj kion faras tristaj francoj
ĉu silentas en deprimado 
aŭ ĉu daŭras futbalaj dancoj? 
Zuriko, la 10an de julio 2006