Soneto pri nova buroo
politika buroo donis 
komunikon kun opinio 
"prezidento de Varsovio 
estos Kazjo" - fratoj ordonis 

problemo tamen estas granda 
ĉar Kazjo estis ĉefministro 
pritraktata kiel filistro 
kun deveno province landa 

mi estis iam en la urbo 
en kiu ĉi Kazjo naskiĝis 
okazis milita perturbo 

pro tio ekestus prudento 
elekti (tie li prestiĝis) 
Kazjon de Gorzów prezidento
Bastiono de Silento, la 12an de julio 2006