Soneto por balaaĵaro
mi volis ordigi paperojn 
kaj mi ĉiam novajn aldonis 
aliajn metodojn proponis 
ŝanĝis miksis tranĉis kajerojn 

la plej bone ĉion forĵeti 
ordigado fariĝos vana 
hamstre sed per arto avana 
tempo ja ne povas retreti 

per bruligo de dokumentoj 
ne ĝojos venontaj doktoroj 
ankaŭ iliaj profesoroj 

Claude Gacond eksplodos per sentoj 
se mi diros ke ĉiu verko 
estas nun miksita kun sterko 
Bastiono de Silento, la 2an de julio 2006