Soneto kun militaj fintoj
barbara atako al Liban' 
dividis tutmondan socion 
kvereloj vokas emocion 
antijudisme venas ĉikan' 

"aranĝu manifestaciojn!" 
gazetoj nur sur margineso 
skribas pri ili - monda streso 
ligas zorge multajn naciojn 

mi sidas sur larĝa balkono 
kaj rigardas Nigran Monakon 
dronantan en nubara fono 

glaciejoj sub montaj pintoj 
sekiĝas - oni aŭdas krakon 
de rokoj falantaj sur fintoj 
Gimmelwald, la 25an de julio 2006