Soneto pri miaj onklinoj
pri onklinoj mi jam priskribis 
ke ili en ĉielo klaĉas 
pri tio kio min ne plaĉas 
Hanja kun Hanja nubojn gibis 

Anja - la edzino de l' filo 
Anja - l' filino de l' fratino 
laŭ mia dezira rutino 
por ili agas feliĉilo 

mi rigardas Nigran Monakon 
en nuboj onklinoj kverelas 
plendas ŝuldigante sanktbrakon 

surtere ŝuldis komunistoj 
nun sanktuloj ilin forpelas 
al pintoj por zorgi pri pistoj 
Gimmelwald, la 26an de julio 2006