Soneto pri nazofosado
tutan vivon mi fosis nazon 
kaj tio min donis plezuron 
diru - ĉu mi faris teruron? 
kuraĝe... vi havas okazon! 

eble iu kontraŭos laŭte 
"mi neniam lasis ventetojn" 
kiu ne aŭskultas pamfletojn? 
eble vi ilin traktas paŭte 

estas ankoraŭ multaj statoj 
en kiuj ne fartas ni bone 
kiel vivo sub apostatoj 

rido estas medikamento 
por ne farti ĉiam admone 
kaj helpas en ĉiu momento 
Gimmelwald, la 28an de julio 2006