Soneto kontraŭ militantoj
mi pensas pri tiu afero 
Libano brulas atakita 
por batalo malpreparita 
mordita de sovaĝkolero 

en la interparolo falis 
"antisemito" - patro Semo 
por ĉiuj gentoj la dilemo 
ĉar nur judoj l' vorton regalis 

arabo estas ja semido 
kiel judo - pro tio l' vorto 
apartenas al ĉiu ido 

nun mi estas kun libananoj 
mi tristas pro ilia sorto 
malestime por uno-anoj 
Zuriko, la 30an de julio 2006