Soneto laŭ unu letero
ĉio en vivo implikiĝis 
familio labor' merita 
restis nur ŝuldo malpagita 
kaj tio kio komplikiĝis 

mankas laboro mankas pano 
oni lin ne volas dungigi 
ĉar li ne kapablas certigi 
kio apartenas al mano 

ne gravas bona edukado 
sed nur uzebla kapableco 
povas gvidi al profitado 

eĉ majesta nobeldeveno 
en kapitalisma voreco 
fremdigas lin je indiĝeno 
Zuriko, la 5an de julio 2006