Soneto kun preĝodifino
preĝo enhavas tiujn vortojn 
kiuj ligas homon kun Dio 
ne nur proksime de biblio 
sed survoje en ĉiujn kortojn 

la hom-dia interparolo 
ŝajnas esti nur unuflanka 
tamen konscie ankaŭ danka 
animo fariĝas memvolo 

eĉ de ĉiu punkto de vido 
ankaŭ de materialisma 
post preĝo foriras perfido 

homo ŝanĝiĝas por momento 
penso fariĝas altruisma 
en spirite riĉa evento 
Bastiono de Silento, la 8an de julio 2006