Soneto pri la marpentristoj
Marian Mokwa - la marpentristo 
ravigis de Gaulle - prezidenton 
de Francio - tiun momenton 
li uzis por esti artisto  

la marpentristo Ajvazovski 
majstro super majstroj konata 
ne tuj estis ege ŝatata 
ekspertoj lin devis agnoski 

same kun Willam Turner fama 
malmultaj pri problemoj scias 
lia komenco estis drama 

Georg Hans Neuweg - pedagogo 
ĉe ekzercoj ne emocias 
sed diras pri subtilapogo 
Bastiono de Silento, la 14an de aŭgusto 2006