Soneto kun militapelo
li diris pri multaj bataloj 
sed pri armeo la plej granda 
sed pro Ruĝarmeo demanda 
menciis nenion sen maloj 

diru sinjoro oficiro 
kiu diktis vin la apelon 
kaj kiun atingis vi celon? 
verŝajne nur honton kaj miron 

mi televidon malkonektis 
ĉar mi ne povis tion aŭdi 
tiun problemon mi neglektis 

ĉu hazarde ne estis porkoj 
kiujn vi deziris aplaŭdi? 
mi nun foriras al remorkoj 

Zuriko, la 15an de aŭgusto 2006