Soneto denove spiona
mi ricevis multajn leterojn 
"Zbigniew Herbert estis spiono" 
"li denuncis laŭ propra kono" 
priridis mi tiujn aferojn 

julio - mil naŭcent naŭdek ok 
ni ambaŭ sur l' sama afiŝo 
li ne venis ĉar nigra kliŝo 
kovris anoncon - morta mok' 

mi lin pritraktis kun sarkasmo 
Wojciech Siemion tion tralegis 
nun velkis jam entuziasmo 

mi ne kredas pri denuncado 
li respondis sed tamen negis 
sistemon en sia kreado 
Bastiono de Silento, la 17an de aŭgusto 2006