Soneto kun inversa ordo
suntero odoras miele 
najbaroj surverŝas tilion 
poste vizitas familion 
iu jam promenas ĉiele 

sed ili portos lian korpon 
post ili marŝos heredantoj 
ĉe la fino alikredantoj 
kaj diabloj kreantaj sorton 

dum funebra manĝo inverse 
lastaj unue vokos toston 
"je via morto!" kontraŭverse 

silento certe restos sola 
kovros nebule mortan koston 
senvola kaj tamen petola 
Bastiono de Silento, la 19an de aŭgusto 2006