Soneto por la sorĉistino
telefono al sorĉistino 
povas min verŝajne sanigi 
aŭ almenaŭ sorĉe instigi
por ŝanĝo en mia inklino 

difektiĝis unu muskolo 
en la supra parto de brako  
sindromo de tenisatako 
entute kontraŭ mia volo 

kuracisto faris injekton 
post dek tagoj mi lin vizitos 
nun mi sentas etan efekton 

kara mia kion mi faru 
mi certe pri sorĉo hezitos 
ĉu mi drinku aŭ ĉu nur flaru?
Zuriko, la 22an de aŭgusto 2006