mi ne estas esperantisto sed mi estas esperantanto laŭ posedo de Esperanto stablilo de aventuristo Dio zorgas pri mia farto kiel koloroj por pentristo kiel tonoj por muzikisto vortoj ludas en mia arto kompreneble kiel vi scias mi ankaŭ pentras kaj muzikas eĉ per tio mi emocias ĉio restas en miaj frazoj kiuj aventure fortikas inter ekstazoj kaj emfazoj