Soneto kun koncerto e-moll
turko Mahir Cetic l' unua 
montris kompozicion 
elvokis grandan emocion 
polo Rafał Blechacz la dua 

koncerto e-moll de Ŝopeno 
estis nekredeble majstreca 
malpeza - fluante vigleca 
grandega muzikfenomeno 

la orkestro vera miraklo 
publiko agis grandioze 
gvidis David Zinman - Heraklo 

Tatjana Vasiljeva ludis 
violonĉelon virtuoze  
kaj homojn al atento trudis
Zuriko, la 19an de septembro 2006