Soneto inspektas Norvidon
oni devas nepre Norvidon 
inspekti en la instituto 
de nacia memoro - kuto 
montros ŝtatan asekuridon 

Mickiewicz ankaŭ kunlaboris 
kun fremda asekurpolico 
memmortigo estis implico 
eĉ per du vizaĝoj li voris 

oni jam esploris Herberton 
verdirante ke li spionis 
prenante denuncan oferton 

min neniu volas inspekti 
mi tion por ili proponis 
ke mi volas ilin suspekti 
Bastiono de Silento, la 24an de septembro 2006