Soneto post iu spektaklo
du aktorinoj du aktoroj 
akompananta pianisto 
kaj iu modesta artisto 
donis verkojn pri simplaj moroj 

de kapo ĝis kalkano amo 
oni sentas kaj ne klarigas 
ke oni pardonon forigas 
sen sentimentaleca dramo 

de la sceno blovis fakeco 
montrita per tre bona stablo 
kaj antaŭ ĉio subtileco 

oni ludis kaj ne imitis 
komunikeco kaj afablo 
nin ankoraŭfoje invitis
Zuriko, la 27an de septembro 2006