Soneto pri partiofondo
kiel li venis tiel fondis 
partion kiu MI nomiĝas 
sed li mem ja ne brakumiĝas 
li longe siajn pensojn tondis 

pro tio ke li malgraviĝis 
melodioj de frenezuloj 
defendis stulton pro ruzuloj 
de kiuj spiritoj vulpiĝis 

kamarado Spirito diras 
pri iu spirita programo 
sed pri malekzisto ne miras 

"MI homojn ŝanĝos al spiritoj 
ĉar se MI ludas venas famo 
MI scias pri MIaj meritoj" 
Zuriko, la 29an de septembro 2006