Soneto je desupra loko

trovinte vivartenativon
mi veturadis tra Eŭropo
al iu fora biotopo
kie mi observadis vivon

loĝante en etruska turo
mi povis desupre rigardi
kiel oni povas lombardi
per kulturo kaj per naturo

la sama aktuala leĝo
subtenas ekstremajn aferojn
pere de blasfemo aŭ preĝo

gravas kiu sidas sur seĝo
kaj kiujn prijuĝas li sferojn
pledo degelas kiel neĝo

Castellina Marittima,
la 20an de aprilo 2004 JSS

     

Soneto pri soneto (mura)

en Pisa sub jena adreso
restoracio Omobono
ĉe placo Sankt Uomobono
aperas poezi-impreso

bongusta okazas kotleto
kaj ankaŭ aliaj manĝaĵoj
sed inter ĉi tiuj gravaĵoj
sur muro pendas la soneto

la aŭtoro Athos Valori
mi vidas sed ne povas kredi
ĉu devas mi ridi ĉu plori

la mastron mi volas honori
ĉar li tre ŝatas versojn tredi
kaj Omo-Bonon tre favori

Pisa, la 21an de aprilo 2004 JSS



 
     
 

Soneto pri Pino de Pisa

en Pisa la plej interesa
ŝajnas l’ strata kantisto Pino
la voĉo plena de rutino
sed la aktoreco impresa

lia larĝa repertuaro
de Brecht-Opero por tri groŝoj
ĝis kantoj de Pariz-gavroŝoj
dissoniĝas sur trotuaro

post eta sed riĉa koncerto
ege gravas la monkolekto
en cindrujo ne en koverto

atendas lin edzino Chiara
Aurora Adriano — efekto
lia vivo estas amara

Pisa, la 22an de aprilo 2004 JSS

Kiu volas amuzigi la gastojn dum
la festoj, tiu povas la kantiston Pino inviti:
tel. en Pisa 349 133 69 07.



     

Soneto pri Esperantio

merleto fermita en kaĝo
koloro verda — ESPERANTO
la dua birdo — liberanto
havanta lingvon en omaĝo

ili ambaŭ estas perpleksaj
ankoraŭ posedas esperon
sed disvolvi tiun aferon
povas nur decidoj kompleksaj

ĉie oni trovas obstaklojn
„de la loko flugu ... al loko”
tamen iu kredas miraklojn

al libera al katenita
de ĉiuj flankoj venas moko
ĉar ideo restas perdita

Castellina Marittima,
la 23an de aprilo 2004,
La Internacia Librotago
Jan Stanisław Skorupski