Soneto_apud_pavilonoj

Paĝo | 1 |


 

Soneto apud pavilonoj

 

la naciaj ekspozicioj

pri nuntempa arkitekturo

kun ekologiema spuro

zorgas pri propraj atrakcioj

 

oni ne scias ĉu montrado

de naturdetruo nuligas

sekvojn aŭ ĉu nur motivigas

por ekologia agado

 

ekzemple pola pavilono

montris temon de troa bruo

kun etoso de tombordono

 

rusoj per serĉo tempon haltis

svisoj zorgis pri flora truo

ŝipistoj tagan strikon ŝaltis

 

Venecio, la 3-an de oktobro 2012

Jan Stanisław Skorupski 

www.skorupski.com