Soneto laŭ sendependeco
mi preskaŭ pri ĉio jam skribis 
almenaŭ tiel mi supozis 
tamen mi nur la temojn dozis 
fakte mi intence poltribis 

la mondo estas dividita 
ekestis fino kun latino 
nun regas angla vazelino 
imperialisme ligita 

pri "multi-kulti" mi ne kredas 
perdiĝas en ĝi homa digno 
por tiu formo mi ne pledas 

kulturon kreas sendependa  
interkompreno je la lingvo 
internacia kaj transcenda
Zuriko, la 10an de januaro 2000