"Hontegon" mi legas detale tio estas devigo faka en loĝeja interno vaka enhavo instigas fatale Coetzee ne amuzigas feste ĉar honto de libroenhavo kun socia falo kaj savo agas tro arte kaj moleste la tradukisto "postaktiva" kun "postoj" de la subkulturo eniris al literaturo ĉu mi ne estas objektiva kiam hundkapta profesoro invitas min al sia moro?