kabano plena kontraŭstaroj en Soglio – dum unu semajno ekestis sonetkrona gajno multobla kiel antaŭ jaroj inspiris eksterordinare filio silentbastiona parte ligna kaj parte ŝtona forlasi ĝin estis amare nun ĉi tiujn sesdek sonetojn oni devas komputiligi eliminante maldiskretojn substrekante metaforetojn oni ne bezonas nuligi hiperrealismajn konkretojn