|
|
|
Al Sinjoro Prezidento de Respubliko Pollando Andrzej Duda
Varsovio
Estimata Sinjoro Prezidento
Mi sentimiĝas sendi al Vi, Sinjoro Prezidento, la kopion de mia
letero direktita iam al prezidento Lech Kaczyński. La enhavo de
tiu ĉi letero estas daŭre aktuala, lige kun la enhavo de la
aldonita libro de Arthur Baur "La fenomeno Svislando", aperita
antaŭ multaj jaroj, sed la sistemo de la rekta demokratio ne
ŝanĝiĝas de l' tago al l' tago, ĝi ĉiam daŭras kaj ne dividas la
nacian socion duone kun fanatika malamikeco de la
kontraŭaj flankoj kiel en Usono
kaj ankaŭ lastatempe en Pollando. Ne kompetentoj de la ŝtataj
funkciuloj estas gravaj, sed gravega estas la politika sistemo,
kiu tiujn funkciulojn elektas.
En la vortaro de la pola lingvo troviĝas du la samaj vortoj minuskle kaj majuskle skribitaj - "szwajcar" kaj "Szwajcar" - ili klarigas kaj demonstras la trairon de la mizero al riĉeco.
Kun la estimo kaj deziroj je sukcesoj por bonhavo de Pollando

Zuriko, la 1an de septembro 2017
» Letero al prezidento Lech Kaczyński
» La fenomeno Svislando
|

|
|
|
©2017 Jan Stanisław Skorupski
(jss@skorupski.com)
www.skorupski.com
design Kilu
|