Soneto mondpoezitaga
perdita en tempo kaj spaco
troviĝas en homa animo
kortuŝas per ĝojo kaj timo
per sento sube de surfaco
kaota bruo de moderno
Mondan Tagon de Poezio
devigas al akinezio
dum VORTO revas pri eterno
la poezia materio
konsistas el ĉio kun belo
kaŝita en vorta prerio
“de kio vi vivas?” – demando
“mi estas poeto” – kverelo
absurde koketeca skando
Jan Stanisław Skorupski
Zuriko, la 21-an de marto 2009
» Aventurismo