Aventurismo

Iam, antaŭ multegaj jaroj, kiam mi loĝis en la Malnova Urbo de Varsovio, ĉiuj en mia ĉirkaŭaĵo havis iujn ismojn kaj mi ne, do, mi provis elpensi mian propran ismon kaj tiel ekestis aventurismo, kiu poste de la kabareta formo transvolviĝis al la tute serioza vivmaniero, de la arta akcio al eĉ ne nur propra filozofio, celanta al la konstanta ŝanĝo de la ideoj, fakoj kaj medioj, tio signifas ankaŭ ripozadon de la antaŭa per la sekvonta laboro, sen libertempado; tiamaniere AVENTURO fariĝis la viva ĉefrimedo kun verkado kiel efekto de tiu ĉi vivemo, kiu ne estas facila, sed agrabla, ĉar mi povas sentiĝi libere, kvankam ne tute sendepende – kiel ege sociala homo, mi devas min adapti al multaj socioj, en kiuj mi tre volonte restadas, tamen neniam imitante ilin, sekvante mian propran penson, senideologie, tio signifas senisme, eĉ se aventurismo estas ankaŭ ismo, sed mi garantias, ke estas vere senisma ismo, pro tio tute ne estas danĝera por aliaj homoj, bestoj kaj entute por naturo; aventurismo estas ekologie pura, krom tio kultura.
» Al fin' ĉio, dank' al Dio...
» CIKADOJ
» CIKADOJ 2011
» MARSEJLO
» Sonetciklo pri diversecoj
» Sonetciklo tempe frivola
» Sonetciklo tra Champex-Lac (dulingve)
» Sonetciklo ligita kaze
» Sonetio de Venecio
» Sonetio pri Venecio 01
» Sonetio pri Venecio 02
» Sonetio pri Venecio 03
» Sonetio tra Venecio
» Mieltilia sonetkrono
» Sonetciklo sub la tilio
» Sonetciklo denove trova
» Sonetoj diverslokaj tempe
» Sonetoj lune inspiritaj
» Stanisław Mandrak INTERVJUO
» Granda festo ĉe la muro - mi estis tie kaj disbatadis la muron (peceton de la muro mi posedas), kantis en la radio SFB, koncertis en teatroj kaj kluboj kun Hermann Ebeling (germane) kaj kun Hermann Tautorat (esperante); intertempe mi skribis la unuan en la mondo libron pri la granda politiksistemturno 1989; nun mi pritraktas tion kiel granda historia ŝerco.
» Fragmento de mia biografio okaze de la 50-a datreveno de Berlina Muro
  Konkoj de Jan Stanisław Skorupski, akompanas  Witold Czajkowski