Soneto fine jubilea

tago post tago sen preparoj
ekestis sonetoj laŭ temoj
kun sorgoj pri homaj dilemoj
hodiaŭ pasis dudek jaroj

en portalo jam mankas loko
kaj pro tio kun optimismo
mi trairas al kabeismo
finiĝas soneta amoko

skribi min neniu prohibas
vivo provokas reciproke
sed mi memvole ne plu skribas

rigardante iaman sorton
deklaras mi ĝojon provoke
kiam mi vidas verkan morton


survoje al Venecio, la 31-an de decembro 2014

» KVIETA NOKTO


» De Pasko 1956 al Pasko 2016

» Aventurismo