Soneto_kun_nimfa_sciuro

Paĝo | 1 |


Soneto kun nimfa sciuro

 

la nigra sciuro trasaltis

sur apuda domo tegmenton

mi elektis tiun momenton

aŭgure kaj diskon elŝaltis

 

Venecio prenis nin varme

la edzino-poliglotino

tradukis ion por polino

ĉar ŝiptempo sonis alarme

 

ĉe Garibaldi-monumento

ekfloriĝis blankaj nimfeoj

por ruĝaj ĉemizoj trofeoj

 

veneciaj esperantistoj

perdiĝis inter defetistoj

tamen ne ekestis lamento

 

Venecio, la 16-an de septembro 2012

Jan Stanisław Skorupski

  

www.skorupski.com