Soneto por cento de DADA

Zuriko fariĝis artfada
en la kvina de februaro
de mil naŭcent deksesa jaro
naskiĝis la esprimo DADA

arto devas inspiri bone
per milda influo al sento
kun efekte daŭra kontento
ankaŭ per kvalito impone

ĉiu ekscentra aktiveco
droniĝas rapide en feĉo
kun certe duba valoreco

oni malkovras post cent jaroj
valorojn en malmola peĉo
en kiu restis nur separoj


Zuriko, la 5-an de februaro 2016




» DADAdomoDADApreparada


» Aventurismo