Soneto post bona koncerto

preĝejo lastatempe ŝanĝas
ĝian destinon laŭ la nomo
en iam ekskluziva domo
nun oni koncertojn aranĝas

eĉ oni jam preĝejojn vendas
sed neniu volas aĉeti
kredo eĉ ne povas vegeti
ĉar kredantoj jam ĝin ofendas

vilaĝo ne estus vilaĝo
sen la alta preĝeja turo
ĝi apartenas al kulturo

sonoriloj alvokas vane
malgraŭ ĝi sonoras kristane
kredo restas nur en omaĝo


Zuriko, la 19-an de julio 2013

Koncertis
Maria Solozobova
Galatea Quartett
» Maria Solozobova en Tonhalle

» Aventurismo