Soneto pri bela Zuriko

preĝejturo kiel kukurbo
kaj inter printempa naturo
secesia arkitekturo
Zuriko estas bela urbo

en la ĉiutaga plezuro
zurikanoj estas agrablaj
ĉiam helpemaj kaj afablaj
zorgantaj pri alta kulturo

multlingveco de svisoj faras
toleremon kaj kompreniĝon
sendepende de... kie... staras

en ŝtato de certa futuro
laboremo havas prestiĝon
eĉ kun inklino al bravuro


Zuriko, la 28-an de aprilo 2013

» Trovi printempon
» Trovi printempon
» Trovi printempon
» Trovi printempon
» Trovi printempon


» Aventurismo