Soneto pri cinklo kaj merlo

Wasseramsel aŭ akva merlo
esperante alie - cinklo
merlumo ne gvidas al simplo
eble al lingvistika ferlo

mi fotis cinklon ne sciante
ke blanka punkto sur la kapo
estas eco ne handikapo
ĝi helpas en akvo ĉasante

sento ke cinklo palpebrumas
estas ĝusta sed mi atestis
ĉu miaj fotoj makulumas

vera merlo kantis belege
kontraŭ cinklumado protestis
merla voĉo sonis rilege


Zuriko, la 26-an de aprilo 2013





» Trovi printempon kun cinklo kaj merlo



» Aventurismo