stalaj
     
Soneto pri ermitmontaro

sur alpmontaro mankas bestoj
kiuj ornamas la pejzaĝon
skribi kamparanojn omaĝon
aŭ puni ilin per molestoj?

unu diras "post kelkaj tagoj
bovinoj supreniros feste"
do ni provos ĝui ĉeeste
sed se pluvos nur kun imagoj

sur montoj mankas ankaŭ homoj
Barbara kaj mi kaj ĉiele
akcipitroj kiel fantomoj

ĝuste ni revas pri nenio
vidindaĵo aspektas bele
tio estas nia premio


Wildhaus, la 25-an de majo 2010



» Toggenburg-1
» Toggenburg-2
» Toggenburg-3
» Toggenburg-4
» Aventurismo