Soneto pri esperantisto
esperantisto estas homo
kiu pri nenio parolas
nur pri Esperanto – li volas
trakti vivon kiel fantomo
tiu pozo estas neŭtrala
signifas – ne tuŝi problemojn
povantajn elvoki dilemojn
kontraŭo ŝajnas amorala
pli bone subteni ol nei
ĉiu paŝo estas sukceso
barojn oni devas obei
kaj se iu esperantanto
konas la lingvon sen permeso
tiu ja estas aroganto
Jan Stanisław Skorupski
Zuriko, la 11-an de februaro 2009
» Teatro inter la rulŝtuparoj