Soneto_pri_foira_Lido

Paĝo | 1 |


Soneto pri foira Lido

 

ni estis denove en Lido

por aĉeti sur la foiro

legomojn kaj sonĝi pri miro

kiu nun restas en likvido

 

komercistino pri kazeo

ne ridis al propra produkto

sed al iu grandega frukto

taŭga por agrara muzeo

 

telefonis miaj fratinoj

kiel ĉiam kun sandeziro

je diversaj feliĉkombinoj

 

mi eksciis pri la nomtago

ekestis sekreta inspiro

tamen sen iu ajn imago

 

Venecio, la 18-an de septembro 2012

Jan Stanisław Skorupski

  

www.skorupski.com