stalaj | ||
|
Soneto pri intima sfero hotela ĉambro estas loko en kiu loĝanto fermiĝas de l' tuta mondo izoliĝas ĝeni tion estas provoko dum kongresoj aŭ simpozioj post kunvenoj daŭras diskutoj ne klaĉu en loĝæambraj putoj sed en vastaj kafeterioj se mankas seĝoj estas benkoj en parkoj - taŭgas por babilo pri certaj kaj probablaj venkoj hotelĉambron traktu intime en ĝi devas regi trankvilo la principon flegu kutime Unterwasser, la 29-an de majo 2010 » Toggenburg-1 » Toggenburg-2 » Toggenburg-3 » Toggenburg-4 » Aventurismo |
|
©2010 Jan Stanisław Skorupski
(jss@skorupski.com) www.skorupski.com design Kilu |