Soneto pri lingvaj parioj

alia aŭ fremda – ne gravas
ĉar tiun lingvon mi ne sentas
eĉ se mi klare argumentas
uzante ĝin mi ofte bravas

la angla ankaŭ min timigas
estas horora temp-blasfemo
tiu anglicisma dilemo
kun parol-parioj min ligas

ĉiuj nacilingvaj paroloj
profesiaj kaj regionaj
miskomprene ŝajnas malbonaj

en imperio de idoloj
velkos angle lingva konsento
eĉ se imponas por momento


Zuriko, la 29-an de junio 2009





» Miaj diverslingvaj libroj
» Aventurismo