|
Paĝo | 1 | |
|
Soneto pri nunaj tendencoj
en sankta-Helena-kvartalo ekspozicio kun verdaĵoj avertas pri katastrofaĵoj laŭ propra artista mentalo
oni vidas tristajn objektojn de kiuj signifo sekreta kaŝiĝas en formo diskreta tuŝanta nunajn arkitektojn
la iama klostro nun vivas per tute alia movado ekzemple infana festado
arkitekturo nun kultivas ekologion laŭ pensado ne nur laŭ moda misklaĉado
Venecio, la 26-an de septembro 2012 Jan Stanisław Skorupski |