Soneto pri pasklunda arto

sole sen iu ajn protektoj
mi fuĝis de esperantistoj
ĉar ili fariĝis sektistoj
fermitaj en esperantsektoj

okazis pasklunda koncerto
de l' sudkorea pianisto
Jinsang Lee - grandega artisto
kun muzike riĉa oferto

Ueli Hunziker prelegis
kaj intervjuis laŭreatojn
de la Konkurso Géza Anda

rusino Varvara - tre granda
artistino ligis rilatojn
kun mi persone kaj mi megis


Zuriko, la 1-an de aprilo 2013









» Aventurismo