Soneto pri plenluna nokto

luno estas ĉiela vokto
tiu ĉi plenluna mistero
komenciĝas en la vespero
kaj daŭras dum la tuta nokto

sur pentraĵoj hurladas vulpoj
verŝajne eĉ en realeco
ĉar kruda luna sekreteco
insidas pri iliaj kulpoj

oceanoj alie ondas
maroj disvastiĝas per flusoj
velnavigantoj ventojn sondas

dum plenluno pentras ĉielon
per bonveteraj kumulusoj
abeloj produktas mielon


Zweisimmen, la 23-an de aŭgusto 2013

» Zweisimmen-Balkonio

» Kato de Zweisimmen

» Zweisimmen



» Aventurismo