Soneto pri rara poeto
datreveno de Stalin-morto
Vjeniĉka pro tio blasfemas
pri soveta moralo temas
kaj pri peza gulaga sorto
Thomas Sarbacher – la aktoro
en “Skribaĵoj de l’ psikopato” -
rido de morto estas fato
kun alkoholigita moro
Vjenjedikt Jerofjejev vere
ne priskribus eĉ unu frazon
sen vodko – li perdus okazon
drinkante li verkis sincere
ĝojo troviĝis eĉ en tristo
ĉu li estis esperantisto?...
Jan Stanisław Skorupski
Zuriko, sogar theater, la 5-an de marto 2009
» Teatro inter la rulŝtuparoj