Soneto_pri_slovaka_arto

Paĝo | 1 |


Soneto pri slovaka arto

 

kantis Edita Gruberova

Pavol Breslik kaj Jozef Benci

la publikon emis frekvenci

grandega arto rare trova

 

Slovakian Filharmonion

gvidis Rastislav Štúr tre vigle

montrante partituron sigle

humurigante simfonion

 

por mi estis taŭga momento

rememori miajn amikojn

de Bratislavo kun bonsento

 

prezidentino ... prezidento

kaŝis ŝtat-ŝtatajn mistifikojn

arto fariĝis argumento

 

Zuriko, la 9-an de septembro 2012

Jan Stanisław Skorupski  

www.skorupski.com