Soneto pri spontana arto

neniam mi skribis fragmente
tuta soneto estis preta
dum unu kunsido kompleta
kaj ne dividita segmente

ĉi tiu arto de verkado
donas profitojn kaj minusojn
spontaneco akiras plusojn
konsidermanko estas fado

tamen formo kiel unika
funkcias eĉ se povas ĝeni
tragedio parte komika

alie verki mi ne povas
provu mian arton kompreni
mi en nenio sencon trovas


Zweisimmen, la 23-an de aŭgusto 2013





» Zweisimmen





» Aventurismo