|
Soneto pri tro plena tago la tago plena de eventoj kun filmoj "La grande bellezza" kaj "Imker" - afero apreca ambaŭ banalaj sed kun sentoj por l' ĉefherooj sesdekkvinaj mi kompare estas junulo verkisto kiel salonulo abelisto - sferoj toksinaj feliĉe dum tiu ĉi tago okazis muzika koncerto de gejunuloj - kun imago en dek lingvoj dum du semajnoj ili ludis kun granda sperto je malkalkuleblecaj gajnoj Zuriko, la 4-an de aŭgusto 2013 » Abschlusskonzert der Goppisberger Musikwochen » Aventurismo |
|
©2013 Jan Stanisław Skorupski
(jss@skorupski.com) www.skorupski.com design Kilu |